Renovigo kaj translokiĝo

En printempo 2006 ni hazarde legis pri granda loĝejo en nia loka gazeto, kiun ni nur tre malofte aĉetas.

16.10.2007

Jan Ulrich Hasecke

En printempo 2006 ni hazarde legis pri granda loĝejo en nia loka gazeto, kiun ni nur tre malofte aĉetas. Estis anonco kun ĉifro kaj mi kun malmulte da espero alskribis la homojn. Sed ili respondis, ni alrigardis la loĝejon, ili malaltiĝis la luprezon kaj ni lui finfine la loĝejon, por kiu ni pli malmulte devas pagi ol por nia malnova.

Ni luis ekde aŭgusto kaj ĉar ni devas resti ĝis fino de aŭgusto en nia malnova loĝejo, ni havis sufiĉe da tempo por renovigi la novan. Sed tiun tempon ni ankaŭ bezonis.

Kion fari kun la tapiŝoj?

La plej grava decido estis: ĉu ni elmeti la malnovajn tapiŝojn aŭ ne? Do la decido estis finfine tre facila, ĉar nur la tapiŝo en la loĝĉambro estis relative nova. La aliaj estis tre malnovaj kaj oni ne povis purigi ilin, kiun mi fakte provis – sensenca laboro. Ni decidis elpreni la tapiŝojn kaj legi laminaton.

Tio decido kaŭzis ege da laboro, ĉar elpreni malnovan tapiŝon estas pena laboro, kiel vi povas vidi sur niaj bildoj. Ni aĉetis du diversajn specojn de laminato: helan imitaton de fagon kaj – pri tio mia edzino kaj mi longe diskutis – imitaton de akacio, kiu bone kongruas kun la mezhelaj lignaj paneloj je la plafono en la granda ĉambro.

Ni laboris kiel fakuloj, kio signifas, ke ni unue tute devis elmeti la restojn de la tapiŝojn. Sur la nuda planko ni unue ellegis plastikan folion por eviti, ke humido venas de la planko al la laminato. Sur la plastikfolio ni legis tretsonbaraĵon el natura materialo almenaŭ en la dormĉambro. En la familia ĉambro ni prenis pli maldikan tretsonbaraĵon el ŝaŭmmaterialon. Kion fari kun la konstruejoj en la stratoj?

Ni pli kaj pli finiĝis la renovigon fine de aŭgusto. La 26an de aŭgusto venis la translokiĝfirmao kun grandaj kamionoj. Ni ektimis jam pli frue, ĉar dum aŭgusto oni komencis elŝiri la malnovajn gaz- kaj akvotubojn kaj la elektrokablojn el niaj stratoj ĉirkaŭ nia nova loĝejo kaj la spaco por kamionoj pli kaj pli mallarĝiĝis. Fakte la laborantoj devis porti niajn meblojn kaj la 100 kartonojn super la korto, ĉar ne eblas stiri la kamionon tra la enveturejo pro la kontruejoj antaŭ la loĝejo. Pro tio la translokiĝo pli longe daŭris kaj pli multe kostis, sed finfine ni estis kun nia havaĵo en la nova loĝejo.

Kion fari kun la kartonoj?

Sed denove ni estis konfrontita kun problemo. Mankas al ni ankoraŭ regaloj kaj ŝrankoj. Do pri tio ni longe loĝis kun kartonoj, kiel vi ankaŭ povas vidi sur la bildoj.